|
Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto!
Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde novembro 2001 tiel estiĝis 61 965 artikoloj en la esperantlingva versio.
Ĉiuj — inkluzive ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj ŝanĝoj. Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, kontrolu nian portalejon, kie estas listitaj ĉiuj temaj portaloj. Tiuj, kiuj taksas Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.
|
|
|
Artikolo de la semajno
Krimo kaj Puno (ruse: Преступление и наказание) estas romano verkita de rusa verkisto Fjodor Dostojevskij. Unue eldonita en revuo nomita La Rusa Mesaĝisto, ĝi aperis en dek du monataj felietonoj en 1866 kaj poste eldoniĝis kiel libro. Kune kun Milito kaj Paco de Lev Tolstoj, la romanon oni konsideras unu el la plej bone konataj kaj plej influaj rusaj romanoj.
Krimo kaj Puno fokusiĝas sur Raskolnikov, senmoniĝinta studento kiu ellaboras planon mortigi kaj rabi malamatan lombardistinon, por solvi tiel siajn financajn problemojn kaj samtempe por senigi la mondon je ŝia malbonegeco. Iom simptomante megalomanion, Raskolnikov kredas sin aparte lerta homo, simila al Napoleono. Kiel eksterordinarulo, li sentas sin pravigita je sia decido murdi, ĉar li ekzistas ekster moralaj limoj kiuj efikas por "ordinaraj" homoj ("Ĉu mi estas homo aŭ bestaĉo tremanta? Ĉu bestaĉo tremanta aŭ ĉu mi havas rajton?", - demandas li sin mem, kuraĝige). Tamen, tuj post sia krimo, Raskolnikov malsaniĝas kaj ĉagreniĝas de la memoro pri siaj agoj. Krimo kaj Puno bildigas la iom-post-ioman konsciiĝadon de Raskolnikov pri sia krimo kaj lian kreskantan deziron konfesi.
Legu la artikolon...
Pasintaj artikoloj de la semajno: Gotmuziko, Delfeno, Dani...
|
|
Mondo aktuale
- 15-a de decembro: Zamenhofa tago (147-a naskiĝtago de L. L. Zamenhof), elsendiĝas la lasta elsendo de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia el Varsovio.
- 13-a de decembro: Japana ministro pri eksteraj rilatoj Taro Aso relevis demandon pri la sudaj Kurilaj insuloj, kiujn Japanio postulas de Rusio kiel nepran kondiĉon por subskribo de pakto pri repaciĝo. Ekde la fino de la Dua mondmilito la du landoj neniam oficiale konsentis pri paco. Taro Aso proponis al la japanaj parlamentanoj novan aliron al la problemo, nome postuli nur duonon de la antaŭe nomitaj kvar insuloj: Iturupo, Kunaŝiro, Habomai kaj Ŝikotano.
- 12-a de decembro: Vatikano anoncas trovon de tombo de Sankta Paŭlo.
- 10-a de decembro: Mortas Augusto Pinochet, iama diktatoro de Ĉilio.
- 6-a de decembro: UN decidis ke ĝi retirigos oficistojn de UN el Darfur (Sudano), kie okazas konflikto.
- 4-a de decembro: Abdikis John Bolton, reprezentanto de Usono en UN.
- 2-a de decembro: La Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson rezulte de telefona voĉdono gajnis ĝemelinoj el Rusio Maŝa kaj Nastja. En la kantokonkurso, kiu okazis en Bukareŝto, partoprenis reprezentantoj de 15 landoj de geografia Eŭropo.
Arkivo de aktualaĵoj el ĉi tiu rubriko
Laŭ monatoj: oktobro, septembro, aŭgusto, julio, junio, majo malnovaj
17-a de decembro 2006
|
|
|